Usono ne fiksis precizan daton por retiri trupojn el Sirio

(GMT+08:00) 2019-03-08 10:44:42     Redaktoro:Li

Ĵaŭde en Vaŝintono, Joseph Votel, estro de la Centra Komandejo de la usona armeo, diris, ke la preciza dato de la retiro de usonaj trupoj el Sirio ankoraŭ ne estis fiksita.

Votel diris, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato ankoraŭ ne estis komplete venkita, kaj ĝiaj restaj membroj atendas konvenan okazon por reveno. Votel diris ankaŭ, ke venki la Islaman Ŝtaton estas la faktoro por antaŭenpuŝi la retiron. Pri la demando de preciza dato li diris, ke Usono ne alfrotas eksteran premon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin