Irano dialogos kun Usono, se ĝi revenos al nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2019-03-08 10:44:11     Redaktoro:Li

Ĵaŭde irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Irano eble intertraktos kun Usono, se Usono revenos al la irana nuklea interkonsento.

Laŭ la irana Novaĵ-agentejo Tasnim, Rouhani diris tion dum sia prelego.

Julie de la jaro 2015, Irano atingis interkonsenton pri nuklea demando kun Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio. La 8an de majo, 2018, usona prezidento Donald Trump deklaris retiron de Usono el la irana nuklea interkonsento kaj rekomencon de sankcioj kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin