Novaĵoj (Marto 08)

(GMT+08:00) 2019-03-08 16:04:33     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 8a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi esprimas festajn salutojn kaj bondezirojn al ĉinaj virinoj de ĉiuj etnogrupoj; Ĉinio batalos plu por elimini ekstreman malriĉecon antaŭ 2020. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. En la programero Ĉina Stilo, vi aŭdos enhavon pri du pecoj de ĉina klasika muziko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede matene, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la diskuton kun deputitoj el delegacio de Henan-provinco por la jara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Li esprimis festajn salutojn kaj bondezirojn al virinaj deputitoj, komitatanoj kaj laborantoj por la du politikaj sesioj, kaj al tutlandaj virinoj de ĉiuj etnaj grupoj okaze de la Virina Tago.

La Ĉina Virina Federacio okazigis kunvenon, kiun ĉeesti reprezentantoj de ĉinaj virinoj el diversaj rondoj kaj eksterlandaj diplomatoj kaj fakuloj, ĵaŭde en Pekino antaŭ la Internacia Virina Tago.

Prezidanto de la federacio Shen Yueyue diris en parolado, ke kreskas la sento de plenumo, feliĉo kaj sekureco en la ĉina popolo, inkluzive de virinoj.

Shen, kiu estas ankaŭ vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, vokis al ĉinaj virinoj konscie plenumi siajn devojn, strebi por pli bona vivo kaj celebri la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko per elstaraj atingoj. Ŝi aldonis, ke ĉinaj virinoj volas labori kune kun virinoj de aliaj landoj por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj virinoj kaj por ĉiuj homoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde substrekis persiston en la batalo kontraŭ malriĉeco, ĉar restas du jaroj por la lando por atingi la celon elimini ekstreman malriĉecon antaŭ 2020.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, akcentis, ke necesas firme daŭrigi la laboron antaŭ la kompleta venko. Li faris la rimarkojn, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun deputitoj el Gansu-provinco en la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio. Xi diris, ke partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj devas surŝultrigi la respondecon en la ŝlosila batalo kontraŭ malriĉeco.

Aliaj ĉinaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, ZhaoLeji kaj Han Zheng aparte ĉeestis diskutojn kun deputitoj el iuj delegacioj por la jara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso.

Ĉefministro Li Keqiang emfazis la neceson anstataŭigi malnovajn motorojn de ekonomia kresko per la novaj kaj plialtigi popolan bonfarton por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke ĉina-rusaj rilatoj trairis tre eksterordinaran vojon kaj maturiĝis ĝuste post tia provo, kaj la du flankoj trovis ĝustan vojon de kunekzisto. La du landoj fidas unu la alian politike, kondukas reciprokprofitan kunlaboron en ekonomio kaj subtenas unu la alian en internaciaj aferoj. La ĉina-rusaj rilatoj fariĝis ekzemplo de rilatoj inter grandaj landoj, kio alportas grandan profiton al la du popoloj kaj ankaŭ faras gravan kontribuon por paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco por la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Wang diris, ke 2019 markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj la du flankoj devas preni tion kiel oportunon por altigi la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo inter la du landoj al nova nivelo.

Parolante pri la iniciato Zono kaj Vojo, Wang diris, ke en la pasintaj 6 jaroj la iniciato Zono kaj Vojo jam fariĝis plej granda kunlabora platformo en la mondo, kaj 123 landoj kaj 29 internaciaj organizoj jam subskribis ĉi-rilatajn interkonsentojn kun Ĉinio. Ĉinio bonvenigas diversajn flankojn partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj fari konstruemajn proponojn.

Parolante pri ĉina-usonaj rilatoj, Wang diris, ke Ĉinio kaj Usono gajnos de kunlaboro kaj malgajnos de alfrontado. Tio estas la plej grava afero, kiun la du landoj povas lerni de la pasinteco. Multaj ŝanĝiĝoj okazis en la mondo kaj en ambaŭ landoj, de post kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ kvar jardekoj, tamen ĉi tiu valora leciono restas utila hodiaŭ kaj devas esti konservata kaj protektata. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono devus sendube persisti en la direkto kaj labori kune por konstrui rilatojn bazitajn sur kunordigo, kunlaboro kaj stabileco, kio estas grava konsento de la du ŝtatestroj.

Ĵaŭde en Ĝenevo, altranga ĉina diplomato akcentis, ke fronte al leviĝo de unuflankeco kaj popolismo, multflankeco estas plie urĝe bezonata ol iam ajn antaŭe, kaj komunaj defioj de la homaro povas esti traktataj per komunaj klopodoj.

En deklaro en la nomo de proksimume 50 landoj dum la dialogo kun la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj de la UN, Yu Jianhua, estro de la Ĉina Misio al la ĝeneva oficejo de la UN, diris, ke Ĉinio kaj aliaj samideaj evoluantaj landoj plu donas fortan subtenon al la UN kaj Alta Komisaro por progreso en la tutmonda afero pri homaj rajtoj.

Li akcentis, ke tiuj landoj kiel samidea grupo volas labori kun aliaj partioj por subteni multflankecon, kunlaboron kaj dialogon, precipe kiam la internacia komunumo festas la centjariĝon de multflankeco. Li diris, ke Ĉinio kaj tiuj landoj esperas, ke la Alta Komisaro kaj ŝia oficejo sekvos la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, respektos la suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj labori konstante en senpartia, objektiva, konstruema kaj ne-selektiva maniero.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la siria registaro malakceptas la raporton de enketo pri "kemiaj atakoj" en la siria urbeto Douma, kiun prezentis grupo de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj, ĉar ĝi opinias, ke la raporto estas tute senbaza.

La siria novaĵ-agentejo diris, ke proparolanto de la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la raporto ignoras atestojn de surlokaj vidintoj kaj adoptas deklarojn de falsaj atestantoj ekster Sirio, kaj la tiel nomataj "kemiaj atakoj" estis ludo reĝisorita de terorisma grupo.

La proparolanto urĝis la grupon de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj ne submetiĝi al ekstera premo aŭ politika manipulado kaj fari logikan kaj profesian konkludon. La proparolanto aldonis, ke por plenumi sian promeson al la organizo, la siria registaro kunlaboros plu kun teknika fako de la organizo.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris ĵaŭde, ke Irano eble intertraktos kun Usono, se Usono revenos al la irana nuklea interkonsento.

Julie de la jaro 2015, Irano atingis interkonsenton pri nuklea demando kun Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio. La 8an de majo, 2018, usona prezidento Donald Trump deklaris retiron de Usono el la irana nuklea interkonsento kaj rekomencon de sankcioj kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin