En Ĝenevo okazis fotekspozicio pri "progreso de la homrajta afero en Xinjiang"

(GMT+08:00) 2019-03-09 14:11:17     Redaktoro:Xiong

De la 4a ĝis la 8a de marto okazis en Palaco de Nacioj, Ĝenevo, fotekspozicio pri "progreso de la homrajta afero en Xinjiang, Ĉinio, kune organizita de la ĉina delegacio en Ĝenevo kaj la Ĉina Instituto pri Homaj Rajtoj. Ĝi sin prezentis ĝuste tiam, kiam la 40a kunveno de la UN-Konsilio pri Homaj Rajtoj okazis, kaj pro tio reprezentantoj kaj diplomatoj el multaj landoj rezidantaj en Ĝeneno vizitis la ekspozicion kaj donis jeson al la laboro de Xinjiang por la protektado de homaj rajtoj.

Sinjorino Wang Linxia, unu el la respondeculoj de la ekspozicio kaj vicsekretario de la Ĉina Instituto pri Homaj Rajtoj, diris:

"La ekspozicio prezentas 84 elektitajn fotojn, kiuj inkluzivas la jenan enhavon: regiona aŭtonomio de Xinjiang, demokratia elekto en bazo, rajtoj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj, libera kredo, kaj hered(ig)o, protekto kaj disvolvo de la kulturoj kaj lingvoj de nacimalmultoj."

El tiuj fotoj kelkaj elmontras iujn novajn trejnejojn por profesiado, kie trejnitoj lernas kaj vivas. Sed iuj translandaj amaskomunikiloj konfuzigis la nigron kaj la blankon, mistorde interpretante tiajn trejnejojn kaj dirante, ke ili estas "koncentrejoj". Post la vizito al la ekspozicio la venezuela ambasadoro Jorge Valero diris, ke la trejnitoj konfesas, ke ili povos per trejnado vivi tute novan vivon.

En tiuj trejnaj kaj edukaj centroj la lernantoj povas lerni, krom la komune uzatan lingvon en Ĉinio kaj sciojn pri leĝo, ankaŭ tre utilajn profesiojn laŭ sia plaĉo, ekzemple, riparon de aŭto, barbiradon kaj frizadon, vartadon, plantadon aŭ bredadon. Vadim Pisarevich, vicreprezentanto de Belorusio en Ĝenevo, vizitinte la ekspozicion, diris, ke laŭ lia sperto la lernado de vivekzista lerto povas efike preventi krimadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin