Investa Leĝo por Alilandaj Komercistoj liveras eskorton al la novafaza altnivela malfermo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-03-09 17:12:45     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge la kompanio Aerbuso anoncis, ke ĝi en Shenzhen oficiale lanĉis sian kre-centron unikan en Azio kaj volas, profitante de la avantaĵojn de la lokaj kreemuloj, teknikoj kaj partneroj, plivastigi sian kreivon kaj formi la estonteco de flugado.

Tiu elpaŝo de Aerbuso estas la plej signifa interpreto por la novafaza altnivela malfermo de Ĉinio, kiu komenciĝis jam en la jaro 2018. Vizaĝe al la frideco, en kiu la pasintjare translanda investo de la tuta mondo malkreskis je 19%, dum la investo, kiun Ĉinio allogis al si, tamen kongraŭe kreskis je 3%. Tiu tendenco ankoraŭ daŭros en 2019. La donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la ĉina ministerio pri komerco montras, ke januare la kapitalo efektive uzita de Ĉinio kreskis je 4,8% kompare kun tiu en la sama periodo de 2018, kaj dumtempe la investo de Usono kaj Nederlando en Ĉinio forte kreskis respektive je 124,6% kaj 95,6%.

La reviviĝo de la monda ekonomio sin prezentas febla, sed Ĉinio neniam haltigas la paŝojn de sia pli altkvalita evoluado , marŝante antaŭen, por fari novafazan altnivelan malfermon al la ekstero. Nun pli ol 2 900 deputitoj de la Nacia Popola Kongreso diskutas kaj ekzamenas la projekton de la Investa Leĝo por Alilandaj Komercistoj, intencante per la leĝo akceli la investadon de alilandaj komercistoj, protekti la laŭleĝajn interesojn de ili, krei komercan medion pli universalan kaj pli oportunan, kaj fine liveri eskorton al la novafaza altnivela malfermo.

En la komenco de la reformo kaj malfermo Ĉinio sinsekve adoptis "tri leĝojn", tio estas: la leĝo por entreprenoj kune investitaj de ĉina kaj alilanda kapitalistoj, la leĝo por alilandaj entreprenoj kaj la leĝo por entreprenoj kunlabore administrataj de ĉina kaj alilanda kapitalistoj. Dum la 40 jaroj, dank' al tiuj tri leĝoj, en Ĉinio aperis 950 mil entreprenoj, kaj la efektiva investo superis 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj ili ludis gravegajn rolojn en la altrapida evoluado de la ĉina ekonomio.

La ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping opinias, ke la atingo de la ĉina ekonomio dum la 40 jaroj estis akirita sub la kondiĉo de malfermo, kaj, se la ĉina estonta ekonomio devas iri de altrapida kresko en altkvalitan evoluadon, ĝi nepre disvolviĝos sub la pli malfermaj kondiĉoj. Jam en 2018 la ĉina plej alta povorgano – la Nacia Popola Kongreso prenis la investan leĝon por alilandaj komercistoj kiel sian leĝdonan planon, starigante ĝin kiel fundamentan leĝon anstataŭ la nunaj "tri leĝoj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin