Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris: "Ni devas krei favoran disvolvan medion por novigo, entreprenado kaj kreado." Li urĝis firman efektivigon de politikoj kaj rimedoj por stimuli, gvidi kaj subteni disvolvadon de la privata sektoro.
Li alvokis pli da klopodoj por esplori novajn vojojn al integriĝa disvolvado de la du bordoj de la Tajvana Markolo. Li ankaŭ instigis aŭskulti opiniojn de tajvanaj samlandanoj kaj studi politikojn kaj rimedojn, kiuj povas profitigi ilin.
Li alvokis persiston en laŭcela malriĉec-mildigo kaj klopodojn por determini radikajn kaŭzojn de malriĉeco kaj altigi la efikecon de rilataj rimedoj.