Novaĵoj (Marto 11)

(GMT+08:00) 2019-03-11 16:37:56     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11 de marto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi aliĝis al diskuto kun deputitoj el Fujian-provinco; Ok ĉinaj pasaĝeroj mortis en aviadila kraŝo en Etiopio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe aliĝis al grupa diskuto kun deputitoj el Fujian-provinco en la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris: "Ni devas krei favoran disvolvan medion por novigo, entreprenado kaj kreado." Li urĝis firman efektivigon de politikoj kaj rimedoj por stimuli, gvidi kaj subteni disvolvadon de la privata sektoro.

Li alvokis pli da klopodoj por esplori novajn vojojn al integriĝa disvolvado de la du bordoj de la Tajvana Markolo. Li ankaŭ instigis aŭskulti opiniojn de tajvanaj samlandanoj kaj studi politikojn kaj rimedojn, kiuj povas profitigi ilin. Li alvokis ankaŭ persiston en laŭcela malriĉec-mildigo kaj klopodojn por determini radikajn kaŭzojn de malriĉeco kaj altigi la efikecon de rilataj rimedoj.

Estro de la Ĉina Popola Banko, Yi Gang, dimanĉe diris, ke en la ĵus finita sepa ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, la du flankoj diskutis pri la valuta kurzo kaj atingis konsenton pri ŝlosilaj kaj gravaj demandoj de tiu ĉi kampo. Yi diris tion en gazetara konferenco por la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Li diris, ke la du flankoj diskutis pri respekto al sendependa rajto de monadministra aŭtoritato pri monpolitiko unu al la alia kaj opiniis, ke ili devas persisti en la ĝenerala principo, ke la regularo de valuta kurzo devas esti decidita de la merkato, kaj obei la promesojn atingitajn en la pintkunvenoj de la Grupo 20, inkluzive de tiuj, ke la devaluto kaj kurzo ne estos uzataj por konkurenco, kaj ke ambaŭ devas subteni intensan komunikadon pri la moninterŝanĝa merkato kaj publikigi donitaĵojn laŭ la normo de la Internacia Mona Fonduso (IMF).

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lu Kang, diris diamanĉe en gazetara konferenco, ke laŭ la Etiopa Flugkompanio, unu ĝia pasaĝeraviadilo kun 157 homoj, kraŝis sur la vojo al Kenjo nelonge post la ekflugo de la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo diamanĉe. La kompanio konfirmis ankaŭ, ke inter la viktimoj estas 8 ĉinaj pasaĝeroj, inkluzive de unu hongkongano.

Lu diris, ke la ĉina flanko funebras pri la viktimoj de la kraŝo kaj kondolencas iliajn familiojn. Ĉinio postulas, ke koncernaj flankoj faru enketon kaj trovu la kaŭzon kiel eble plej frue, senprokraste raportu al la ĉina flanko, kaj konvene traku sekvojn. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la ambasadorejo en Etiopio plu monitoros la procezon kaj liveros pozitivajn helpojn al familioj de la ĉinaj mortintoj.

Usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton diris dimanĉe, ke usona prezidento Donald Trump estas malferma pri la tria pintkunveno kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

En intervjuo kun la Usona Brodkasta Kompanio dimanĉe, Bolton diris, ke prezidento Trump elspezis multe da tempo por disvolvi personajn rilatojn kun Kim, kaj Trump fidas pri la interrilatoj. Kiam Bolton estis demandita pri iuj raportoj koncernaj al bildaj analizoj de agadoj en la KDPR, li diris, ke li ne spekulativas pri tio, kion montras la bildoj de tiu specifa komerca satelito. Bolton ankaŭ rimarkigis, ke Vaŝingtono ne demandis Pjongjangon pri la bildoj de la raket-lanĉejo de la KDPR, tamen li malkaŝis, ke li parolos pri tio kun sia sudkorea paralelulo lunde matene.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) dimanĉe komencis elekton de deputitoj por la plej Supera Popola Asembleo. Pli ol 600 deputitoj estos elektitaj el diversaj lokoj de la lando. La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR, tiumatene iris al la balotejo en la Jinze-a Industria Ampleksa Universitato en Pjongjango por baloto.

Balotejoj en diversaj lokoj de la lando estis malfermitaj de la 10a horo ĝis la 18a horo. Konsidere pri malfaciloj de iuj, estis permesita pli frua balotado, kaj homoj povis elekti proksimajn balotejojn laŭ sia efektiva bezono.

La palestina oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas dimanĉe nomumis Mohammad Shtayyeh nova ĉefministro kaj rajtigis al li organizi novan registaron.

Shtayyeh naskita en 1958 estas membro de la centra komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado kaj eksa ministro pri publika konstruo kaj loĝigo.

La 29an de januaro, Abbas akceptis rezignojn de tiama ĉefministro Rami Hamdallah kaj lia registaro, kaj petis la registaron de Hamdallah labori plu sur la posteno ĝis fondiĝo de nova registaro.

Hinda ĉefkomisaro pri elektoj Sunil Arora anoncis la horaron de la ĝenerala elekto dimanĉe.

Laŭ li, la elekto okazos en sep fazoj, kaj la unua fazo de balotado okazos en la 11a de aprilo.

La niĝeria armeo diris dimanĉe, ke la multlanda armeo, organizita de Niĝerio, Kamerunio, Niĝerlando kaj Ĉadio mortigis 50 aktivulojn de la ekstremisma grupo Boko Haram en komuna agado en la pasintaj tagoj.

Proparolanto de la niĝeria terarmeo Timothy Antigha diris al raportistoj tiutage en gazetara konferenco en Abuĝo, ke la multlanda armeo kelkfoje batalis kun la grupo Boko Haram en la baseno de Ĉado ekde la 8a de tiu ĉi monato, 50 aktivuloj de la grupo estis mortigitaj kaj granda kvanto da armiloj kaj ekipaĵoj estis kaptitaj kaj detruitaj. Krome, la multlanda armeo atakis kelkajn fortikaĵojn de la grupo en Niĝerio kaj detruis multajn celojn en la pasintaj dek tagoj. Li aldonis, ke la multlanda armeo intensigos la baton kontraŭ la grupo por elimini la fortikaĵojn de la grupo en la basano de Ĉado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin