Ĉinio kaj Usono atingis konsenton pri ŝlosilaj demandoj koncernaj al valuta kurzo

(GMT+08:00) 2019-03-11 12:36:34     Redaktoro:肖恒刚

Estro de la Ĉina Popola Banko, Yi Gang, dimanĉe diris, ke en la ĵus finita sepa ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, la du flankoj diskutis pri la valuta kurzo kaj atingis konsenton pri ŝlosilaj kaj gravaj demandoj de tiu ĉi kampo. Yi diris tion en la gazetara konferenco por la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Li diris, ke la du flankoj diskutis pri respekto al sendependa rajto de monadministra aŭtoritato pri monpolitiko unu al la alia kaj opiniis, ke ili devas persisti en la ĝenerala principo, ke la regularo de valuta kurzo devas esti decidita de la merkato, kaj obei la promesojn atingitajn en la pintkunvenoj de la Grupo 20, inkluzive de tiuj, ke la devaluto kaj kurzo ne estos uzataj por konkurenco, kaj ke ambaŭ devas subteni intensan komunikadon pri la moninterŝanĝa merkato kaj publikigi donitaĵojn laŭ la normo de la Internacia Mona Fonduso (IMF).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin