Bolton: Trump estas malferma pri tria pintkunveno kun KDPR

(GMT+08:00) 2019-03-11 13:10:38     Redaktoro:Yu

Usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton diris dimanĉe, ke usona prezidento Donald Trump estas malferma pri la tria pintkunveno kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

En intervjuo kun la Usona Brodkasta Kompanio dimanĉe, Bolton diris, ke prezidento Trump elspezis multe da tempo por disvolvi personajn rilatojn kun Kim, kaj Trump fidas pri la interrilatoj.

Kiam Bolton estis demandita pri iuj raportoj koncernaj al bildaj analizoj de agadoj en la KDPR, li diris, ke li ne spekulativas pri tio, kion montras la bildoj de tiu specifa komerca satelito.

Bolton ankaŭ rimarkigis, ke Vaŝingtono ne demandis Pjongjangon pri la bildoj de la raket-lanĉejo de la KDPR, tamen li malkaŝis, ke li parolos pri tio kun sia sudkorea paralelulo lunde matene.

Usonaj amaskomunikiloj vaste raportis, ke ŝajnas, ke la KDPR komencis "rapidan rekonstruon" de la lanĉejo de longdistanca raketo en Tongchang-ri.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin