KDPR elektas deputitojn por 14a Plej Supera Popola Asembleo

(GMT+08:00) 2019-03-11 13:13:23     Redaktoro:Yu

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) dimanĉe komencis elekton de deputitoj por la plej Supera Popola Asembleo. Pli ol 600 deputitoj estos elektitaj el diversaj lokoj de la lando. La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR, tiumatene iris al la balotejo en la Jinze-a Industria Ampleksa Universitato en Pjongjango por baloto.

Balotejoj en diversaj lokoj de la lando estis malfermitaj de la 10a horo ĝis la 18a horo. Konsidere pri malfaciloj de iuj, estis permesita pli frua balotado, kaj homoj povis elekti proksimajn balotejojn laŭ sia efektiva bezono.

La Plej Supera Popola Asembleo estas la plej alta organo de ŝtata potenco de la KDPR. La elekto de deputitoj okazas en ĉiu kvina jaro. La elekto de la 13a Plej Supera Popola Asembleo okazis en la 9a de marto 2014.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin