Multlanda armeo mortigis 50 membrojn de Boko Haram

(GMT+08:00) 2019-03-11 14:18:45     Redaktoro:Yu

La niĝeria armeo diris dimanĉe, ke la multlanda armeo, organizita de Niĝerio, Kamerunio, Niĝerlando kaj Ĉadio mortigis 50 aktivulojn de la ekstremisma grupo Boko Haram en komuna agado en la pasintaj tagoj.

Proparolanto de la niĝeria terarmeo Timothy Antigha diris al raportistoj tiutage en gazetara konferenco en Abuĝo, ke la multlanda armeo kelkfoje batalis kun la grupo Boko Haram en la baseno de Ĉado ekde la 8a de tiu ĉi monato, 50 aktivuloj de la grupo estis mortigitaj kaj granda kvanto da armiloj kaj ekipaĵoj estis kaptitaj kaj detruitaj. Krome, la multlanda armeo atakis kelkajn fortikaĵojn de la grupo en Niĝerio kaj detruis multajn celojn en la pasintaj dek tagoj. Li aldonis, ke la multlanda armeo intensigos la baton kontraŭ la grupo por elimini la fortikaĵojn de la grupo en la basano de Ĉado.

La grupo Boko Haram estis fondita en 2004. Ĝiaj membroj aktivas en la nordorienta regiono de Niĝerio kaj minacas la sekurecon de suda Niĝerlando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin