Hinda ĉefkomisaro pri elektoj Sunil Arora anoncis la horaron de la ĝenerala elekto dimanĉe.
Laŭ li, la elekto okazos en sep fazoj, kaj la unua fazo de balotado okazos en la 11a de aprilo.
La ĉefkomisaro diris, ke la dua fazo de balotado okazos en la 18a de aprilo, la tria fazo en la 23a de aprilo, la kvara fazo en la 29a de aprilo, la kvina fazo en la 6a de majo, la sesa fazo en la 12a de majo, kaj la sepa kaj lasta fazo en la 19a de majo. Li aldonis, ke ĉiuj voĉoj estos nombrotaj en la 23a de majo.
La komisaro deklaris, ke entute 900 milionoj da voĉdonantoj balotos en la tuta lando, dum la nombro en la lasta ĝenerala elekto en 2014 kalkuliĝis al 816 milionoj.
Hinda ĉefministro Narendra Modi dimanĉe bonvenigis la anoncon de la elekto kaj instigis al a voĉdonantoj plenumi sian rajton.