Internacia komunumo kondolencas Etiopion pro kraŝo de pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2019-03-11 18:41:25     Redaktoro:Yu

Pasaĝeraviadilo de la etiopa flugkompanio dimanĉe kraŝis survoje de Adis-Abebo al la kenja ĉefurbo Najrobio en Etiopio, kaj pereis ĉiuj 157 homoj en la aviadilo, inkluzive de pasaĝeroj kaj deĵorantoj. La UN kaj pluraj landoj esprimis kondolencojn kaj simpatiojn pro la katastrofo.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris, ke Antonio Guterres estis afliktita pro la aviadila kraŝo proksime al la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

Dujarric diris en deklaro, ke Guterres estis profunde afliktita pro la tragedia perdo de vivoj en la aviadila kraŝo proksime al Adis-Abebo. Dujarric transdiris liajn elkorajn simpatiojn kaj solidarecon al la familianoj kaj parencoj de la viktimoj, inkluzive de tiuj de laborantoj de la UN, kaj sincerajn kondolencojn al la registaro kaj popolo de Etiopio.

Vicproparolanto de la usona Ŝtata Departemento Robert Palladino diris en deklaro, ke la usona flanko povas konfirmi, ke almenaŭ ok usonaj civitanoj estis inter la viktimoj. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo esprimis kondolencojn al la familioj de la viktimoj per socia komunikilo.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris en la socia komunikilo Twitter, ke li esprimas sincerajn kondolencojn al la familianoj kaj parencoj de la viktimoj. La franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke ok francaj civitanoj mortis en la katastrofo.

Brita ĉefministro Theresa May diris, ke la novaĵo pri la aviadila kraŝo profunde afliktis ŝin, kaj ŝi esprimas kondolencojn al la familianoj kaj parencoj de la viktimoj, inkluzive de britaj civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin