Platformo de novmediata teknologio de ĈKG debutis en du sesioj

(GMT+08:00) 2019-03-12 13:55:39     Redaktoro:Selena

Ĉina Komunikila Grupo starigis platformon de novmediata teknologio por la du sesioj de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco en la Granda Popola Halo en Pekino.

Per la kvina-generacia novmediata platformo, diversaj programoj kun superalta difino 4k estis montritaj en la kunvenejoj, inkluzive de programoj transmisiitaj el Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Shenzhen kaj Harbino.

En la du sesioj, Ĉina Komunikila Grupo unuafoje sukcese realigis kontinuan transmision de programoj kun superalta difino per kvina-generacia teknologio en la mondo kaj faris rektan elsendon de gazetaraj konferencoj.

En la 28a de februaro, Ĉina Komunikila Grupo sukcese realigis integritan videoprodukton kun superalta difino 4K per sia novmediata platformo bazita sur la kvina-generacia telekomunika teknologio. 16-kanalaj signaloj kun superalta difino estis realtempe transmisiitaj el diversaj lokoj al la novmediata laboratorio de Ĉina Komunikila Grupo per la kvina-generacia reto kaj poste elsenditaj per faldebla poŝtelefono de la marko Huawei por projekciado.

Tio markis, ke la kvina-generacia novmediata platformo de Ĉina Komunikila Grupo estas kompletigita por plenumi kondiĉojn por integrado de multkanalaj signaloj kun superalta difino kaj produktado de diversaj programoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin