Ĉinio bonvenigas Italion partopreni en konstruado de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-03-12 13:28:35     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio bonvenigas Italion aktive partopreni en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Estis raporto, ke itala ĉefministro Giuseppe Conte diris lastatempe, ke aliĝo al la iniciato Zono kaj Vojo estas oportuno kaj strategia elekto por Italio. Conte diris, ke la aliĝo ne signifas, ke Italio estos devigita al iu ajn afero, sed ŝanco por partopreno en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj por dialogo.

Lu diris, ke Ĉinio kaj Italio konservas bonajn rilatojn, kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj estis fruktodona en diversaj kampoj en la pasintaj jaroj, kio efektive kontribuis al la ekonomia disvolvado de ambaŭ landoj. Li aldonis, ke vastigo de reciprokprofita kunlaboro konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj ankaŭ estas strategia elekto de ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin