Lidington diris al la malsupera ĉambro de la brita parlamento, ke la novaj ŝanĝoj fortigos kaj plibonigos la interkonsenton atingitan de la brita registaro kaj la EU, kaj la enhavo de la ŝanĝoj tuŝas la tiklan demandon pri la irlanda landlimo, por malebligi al la brita regiono Nord-Irlando resti plu en la EU post la transira periodo de la retiro.
La malsupera ĉambro marde okazigos la duan voĉdonon pri la interkonsento. Se la interkonsento ne povus esti adoptita, en la sekvanta tago la malsupera ĉambro voĉdonos por decidi, ĉu Britio sin retiro el la EU sen interkonsento. Se la retiro sen interkonsento estus vetoita, la parlamentanoj voĉdonos plu por decidi, ĉu la retiro estos prokrastita.