Profundiĝas "transatlantika fendo" post viza ŝtormo

(GMT+08:00) 2019-03-12 19:50:41     Redaktoro:Yu

Antaŭ du tagoj, usonaj kaj eŭropaj ĉefaj amaskomunikiloj fokusiĝis al la novaĵo, ke la Eŭropa Unio ne plu donos al usonaj turistoj la traktadon de senviza vizito. La Eŭropa Unio diris, ke la raporto, ke ekde 2021 usonaj civitanoj vojaĝontaj al la Ŝengena Zono devas peti atestilon de la Eŭropa Vojaĝ-Informa kaj Rajtiga Sitemo, estas miskompreno. Ĝi ne estas viza sistemo, kaj tio estas nur regula ekzameno direktita al internaciaj turistoj, inkluzive de usonanoj, por forigi latentajn danĝerojn de kontraŭleĝaj enmigrintoj kaj terorismo. Ankaŭ la usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, asertante, ke la rajtigo al la Eŭropa Vojaĝ-Informa kaj Rajtiga Sitemo ne estas por vizpeto, kaj ĉiu lando havas la rajton ellabori normon pri eniro.

Versajne, la raporto estis miskompreno. La Eŭropa Vojaĝ-Informa kaj Rajtiga Sitemo estas simila kun la nuna usona Elektronika Sistemo por Vojaĝa Rajtigo. Pro konsidero pri nacia sekureco, ili postulas, ke civitanoj de landoj kun la traktado de senviza aliro petu registradon antaŭ la eniro, kaj la rajtigo estas valida por tri jaroj. Sed estas demando, ke la Eŭropa Vojaĝ-Informa kaj Rajtiga Sitemo tuŝas civitanojn de 60 landoj, kaj kial nur la traktado al usonaj civitanoj estas tiel aparte atentita kaj eĉ superinterpretita. Estas evidente, ke sub la situacio de profundiĝanta fendo inter Usono kaj Eŭropo, eĉ eta miskompreno de la du flankoj povas kaŭzi grandan disputon. La transatlantika partnereco fariĝas pli kaj pli komplika, sentiva kaj vundebla.

Malkonsentoj aperis ankaŭ en la komerca kampo. En la 1a de junio, 2018, Usono komencis meti aldonajn tarifojn sur ŝtalajn kaj aluminiajn produktojn importitajn el la EU, kaj en februaro de la kuranta jaro, la usona Ministerio de Komerco prezentis al la registaro raporton de enketo pri importitaj aŭtoj, proponante aldonis 25% tarifojn al aŭtoj importitaj el fremdaj landoj, inkluzive de la EU, kio vekis fortan malkontenton de la EU.

Por la EU, la transatlantika partnereco estas grava kaj meritas esti konservata, tamen la konservado dependas de memfortigo, sed ne de kompromiso, same kiel diris germana ĉefministro Angela Merkel, "Se ni deziras protekti nin, Eŭropo devas kapti la sorton en siaj manoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin