Novaĵoj (Marto 13)

(GMT+08:00) 2019-03-13 16:54:37     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13 de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke fermiĝis jara sesio de la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio; la malsupera ĉambro de la brita parlamento refoje rifuzis interkonsenton pri foriro el la EU. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La dua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, fermiĝis merkrede matene en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato ĉeestis la ferman kunvenon. Pli ol 2 100 membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK aprobis la laborraporton de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, la raporton pri ekzameno de proponoj kaj politikan rezolucion.

Ĉinaj juĝaj organoj kaj prokurorejoj konservis grandan premon sur leĝaj malobservoj, inkluzive de fiprofito, loka mafio kaj atenco de kopirajto, por protekti justecon, socian stabilecon kaj disvolvadon.

La laborraportoj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj de la plej Supera Popola Prokurorejo, donitaj al la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la justico ankaŭ klopodas servi al ĉiuflanka malfermo, la iniciato Zono kaj Vojo kaj altkvalita disvolvado de la lando.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj inkluzive de Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan partoprenis en la plena kunveno de la sesio en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉefjuĝisto Zhou Qiang kaj ĉefprokuroro Zhang Jun emfazis progreson faritan en la pasinta jaro dum farado de la raportoj.

Zhou diris, ke la Plej Supera Popola Juĝejo punis krimojn, protektis la popolon, kaj rezolute defendis nacian sekurecon kaj socian stabilecon laŭ la leĝo. Li aldonis, ke la Plej Supera Popola Juĝejo traktis 34 794 kazojn en 2018 kaj finis 31 883 kazojn, pli multe je 22,1% kaj 23,5% respektive ol la antaŭa jaro, kaj lokaj juĝejoj realigis la kreskon de 8,8% kaj 10,6%.

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, marde posttagmeze ĉeestis plenan kunvenon de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo (PLA) kaj la armita polico en la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi faris gravan paroladon en la kunveno. Li postulis, ke la armeo prenu la penson pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kiel la gvidilon, sekvu la penson de la KPĈ pri fortigo de la armeo en la nova epoko kaj modernan militan strategian politikon, koncentru energion sur preparon por milito, intensigu reformon kaj novigadon, serioze efektivigu laboron kaj celebru la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko per elstaraj atingoj.

Xi akcentis, ke tiu ĉi jaro estas ŝlosila por atingi decidan venkon en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Li diris al deputitoj el la armeo, ke la armeo devas klare konscii la gravecon kaj urĝecon efektivigi la 13an Kvinjaran Planon pri disvolvado de la armeo, firmigi kredon kaj fortigi senton de la misio por garantii atingon de la fiksitaj celoj kaj taskoj.

La malsupera ĉambro de la brita parlamento denove malakceptis la interkonsenton atingitan de la brita registaro kaj la Eŭropa Unio marde en voĉdono. Germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke la EU refoje cedis pri la interkonsento kaj konsideris la zorgon de Britio, kaj tio estas la lasta plano liverita de la EU.

La malsupera ĉambro duafoje rifuzis la interkonsenton. Pro la zorgo, ke en la interkonsento la enhavo pri la irlanda landlimo restigos la britan regionon Nord-Irlando en la EU post la transira periodo, iuj parlamentanoj el la Konservativa Partio kaj la Irlanda Demokratia Partio voĉdonis kontraŭ la interkonsento. La malsupera ĉambro okazigos voĉdonon en la venontaj du tagoj por decidi, ĉu Britio foriros el la EU sen interkonsento aŭ prokrastos la foriron.

Brita ĉefministro Theresa May diris post publikigo de la rezulto de la voĉdono, ke ŝi bedaŭras la rifuzon al la interkonsento. Ŝi aldonis, ke la malsupera ĉambro rifuzis la interkonsenton, kaj ĝi devas respondeci pri la risko, ke Britio ne povus foriri el la EU.

Ĉina sendito lunde alvokis klopodojn por antaŭenigi politikan dialogon en Afganio kaj faciligi la okazigon de la prezidenta elekto planita por julio de 2019.

Wu Haitao, la aferŝarĝito de la Ĉina Konstanta Misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris tion al la Sekureca Konsilio de la UN. Wu diris, "Ni devas antaŭenigi politikan dialogon en la lando, kaj alvokas ĉiujn partiojn en la lando meti siajn naciajn interesojn sur la unuan lokon kaj kapti la gravan oportunon de politika repacigo por ekiri sur la vojon de paco." Li diris, ke la internacia komunumo devas apogi inkluzivan politikan procezon gvidatan kaj posedatan de Afganio, kaj subteni la registaron en ellaborado de ampleksa, inkluziva kaj efektivigebla vojmapo por politika repacigo. Li petis la internacian komunumon subteni la klopodojn de la afgana registaro por antaŭenigo de politika dialogo kaj persvadi Talibanon reveni al la tablo de intertraktado en frua dato.

La kvina intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano finiĝis marde en la katara ĉefurbo Daŭho. Ambaŭ konfesis progreson faritan en la intertraktado.

La kvina intertraktado komenciĝis en la 25a de februaro. La katara novaĵ-agentejo raportis, ke la intertraktado okazis ĉirkaŭ du ĉefaj temoj: Usono kaj ĝiaj aliancanoj retiru siajn trupojn el Afganio, kaj Talibano promesu haltigi agojn sur la afgana teritorio, kiuj damaĝas interesojn de Usono kaj aliaj landoj.

Talibano publikigis deklaron post la intertraktado, dirante, ke la du flankoj faris progreson en traktado de demandoj pri retiro de trupoj de aliaj landoj, inkluzive de Usono, kaj horaro de la retiro. Tamen la deklaro malkonfirmis, ke la du flankoj akordiĝis pri militpaŭzo en Afganio, kaj rekta dialogo inter Talibano kaj la afgana registaro.

La venezuela registaro marde publikigis avizon, dirante, ke ĝi decidis ne plilongigi la templimon de la restado de usonaj diplomatiaj personoj en Venezuelo, kaj tiuj homoj devas iri el la lando en 72 horoj ekde nul-horo tiutage.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin