Ĉina sendito alvokis antaŭenpuŝi politikan dialogon en Afganio

(GMT+08:00) 2019-03-13 14:34:12     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito lunde alvokis klopodojn por antaŭenigi politikan dialogon en Afganio kaj faciligi la okazigon de la prezidenta elekto planita por julio de 2019.

Wu Haitao, la aferŝarĝito de la Ĉina Konstanta Misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris tion al la Sekureca Konsilio de la UN. Wu diris, "Ni devas antaŭenigi politikan dialogon en la lando, kaj alvokas ĉiujn partiojn en la lando meti siajn naciajn interesojn sur la unuan lokon kaj kapti la gravan oportunon de politika repacigo por ekiri sur la vojon de paco."

Li diris, ke la internacia komunumo devas apogi inkluzivan politikan procezon gvidatan kaj posedatan de Afganio, kaj subteni la registaron en ellaborado de ampleksa, inkluziva kaj efektivigebla vojmapo por politika repacigo.

Wu petis la internacian komunumon subteni la klopodojn de la afgana registaro por antaŭenigo de politika dialogo kaj persvadi Talibanon reveni al la tablo de intertraktado en frua dato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin