Britio fine foriros el EU malgraŭ multaj komplikaĵoj

(GMT+08:00) 2019-03-13 19:40:39     Redaktoro:Yu

La malsupera ĉambro de la brita parlamento marde rifuzis la reviziitan interkonsenton pri la foriro de Britio el la Eŭropa Unio per 391 voĉoj kontraŭ 242. Estis la dua fojo, ke la malsupera ĉambro diris "ne" al la registaro. Laŭ la tripaŝa plano aprobita de la brita parlamento en februaro, la malsupera ĉambro refoje okazigos voĉdonon merkrede por decidi, ĉu Britio sin retiros el la EU sen interkonsento en la 29a de marto, kaj se tio estus vetoita, la parlamentanoj ĵaŭde voĉdonos plu por decidi, ĉu Britio petos la EU prokrasti la retiron. Malgraŭ komplikaĵoj, la procezo de la retiro de Britio el la EU eniris la periodon de fina solvado.

Brita ĉefministero Theresa May faris sian plejeblon por adopto de la reviziita interkonsento. La 11an de marto, antaŭ la voĉdono, ŝi refoje iris al Strasburgo kaj traktadis kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker por revizii enhavon de la interkonsento pri la irlanda landlimo. Ŝia klopodo fine ricevis respondon de la EU. Britio kaj la EU subskribis komunan dokumenton kun leĝa devigo. La du flankoj subskribos interkonsenton pri komercaj rilatoj post la foriro antaŭ la fino de 2020, ĉar per tio la du flankoj povas eviti la tuŝon de la certiga plano.

Laŭ la komuna dokumento subskribita de May kaj Juncker, la du flankoj promesis subskribi interkonsenton pri duflankaj komercaj rilatoj post la foriro de Britio antaŭ 2020. Ankaŭ la brita parlamento publikigis unuflankan deklaron, dirante, ke Britio ne aplikos la certigan planon, eĉ se la interkonsento pri komercaj rilatoj ne povus esti konkludita.

Ĉefministro May diris post publikigo de la rezulto de la voĉdono, ke ŝi bedaŭras la rifuzon al la reviziita interkonsento. Ŝi aldonis, ke la malsupera ĉambro, kiu rifuzis la interkonsenton, devas respondeci pri la risko, ke Britio ne povus foriri el la EU. Juncker diris antaŭ la voĉdono, ke la interkonsento estas la lasta plano liverita de la EU, kaj absolute ne povas esti la tria ŝanco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin