"Kial estas tiel potenca la forto de scienca fikcio"

(GMT+08:00) 2019-03-13 10:25:09     Redaktoro:祃璟琳

 

 

Lastatempe UNESKO publikigis artikolon pri la plej bonvenigita ĉina filmo La Vaganta Tero sub la titolo "Kial estas tiel potenca la forto de scienca fikcio". Ankaŭ usona kompanio de video-produktado Netflix esprimis traduki la filmon en 28 lingvoj por tutmonda elsendo.

La 21an de februaro la usona novaĵagentejo Bloomberg News raportis, ke la filmo La Vaganta Tero estas tre populara en Ĉinio nuntempe kaj influas multajn fremdlandajn spektantojn, tiel Netflix, la usona kompanio de video en Interreto, tradukos la filmon en 28 lingvojn, tamen la tempo de ĝia dissendo ne estas decidita.

Liu Cixin

Ĝi estas la filmo kun la due plej bona biletvendado en la ĉina merkato, ĝis nun la biletvendado ankoraŭ kreskas. Bloomberg diris ankaŭ, ke ĉinaj filmistoj klopodas produkti filmojn konformajn al postuloj de la mondaj spektantoj kaj ellaboris iujn filmojn, tamen la bileta sukceso de tiuj filmoj estis limigita nur en la ĉina merkato. La Vaganta Tero, kiu rakontas, ke oni klopodas puŝi la Teron el la sunsistemo por savi la homaron, estos denove ekzamenita, ĉu la ĉina filmo estos akceptita de la mondo.

La filmo estis adaptita laŭ samtitola romano de Liu Cixin, kiu gajnis la Premion Hugo Gernsback de la 73a Monda Scienca-Fikcia Konvencio. La filmo rakontis, ke en 2075 kiam la medio de sunsistemo estis serioze damaĝita, la homaro starigis planon de "Vaganta Tero" por sin ekskapti el la sunsistemo kaj serĉi novan ĝardenon de la homaro.

Kial tiu ĉi filmo estas tiom altira?

La ĉina ĵurnalo Renmin Ribao diris, ke la Vaganta Tero rakontis ĉinan scienca-fikcian rakonton per la filmo lingvo komprenata de la mondo.

Ĉinaj filmistoj lernis, sed ne tute kopiis spertojn de Holivudo en rakontmaniero kaj projekcia tekniko kaj donis al la fimo la kulturon kaj valorkoncepton de Ĉinio.

Ĉina kulturo, ĉina vidpunkto kaj ĉina valorkoncepto donis al La Vaganta Tero spiriton kaj animon malsamajn ol tiuj de la holivudaj filmoj. Tio dankas al kultura memfido de ĉinaj artistoj en la nova epoko kaj granda akumulado de industriigo de Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj.

Ĉinio alportos al la mondo pli da mirindaĵoj kaj belaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin