Aŭskultu! Dialogoj inter Xi kaj deputitoj

(GMT+08:00) 2019-03-13 19:37:39     Redaktoro:祃璟琳

Ĉu en loka esplorado, ĉu en grupa diskutado de la delegacioj por la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, tre zorgas pri la voĉoj de popolanoj.

Rakonto 1: Xi Jinping demandis paŝistan deputiton pri vojo  

Xi: Kiel iri al Gacha?

Wu: Per aviadilo, trajno aŭ aŭto.

Xi: Montru al mi.

Wu: Flugu de Pekino al Tongliao Flughaveno, kaj poste ni akceptos vin!

Xi Jinping, marde posttagmeze partoprenis en la diskutado de la delegacio de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio por la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Deputito Wu Yunbo el la Interna Mongolio invitis Xi viziti lian hejmlokon. Xi stimulis lin malfermi vojon de altkvalita disvolvado kun ekologia prioritato kaj verda disvolviĝo.

Ŝlosila vorto: verda disvolviĝo

Tenu persistemon en protekto de ekologia medio

Ne strebu por ekonomia disvolviĝo sen zorgo pri medio, neniam rompu ruĝlinion de ekologia protektado.

Rakonto 2: Ĉinaj kamparanoj havas 8 revojn

En la delegacio de Yunnan-provinco, kamparana deputito Li Liancheng rakontis al Xi la revon de vilaĝanoj pri riĉigo, sano kaj lernado. Tiuj revoj ankaŭ estas por miliardoj da ĉinaj kamparanoj. Xi diris, ke rilate al la aspiro de la popolo pri la feliĉa kaj bela vivo, kun vilaĝa prosperigo, la moderna kamparo estas kampo plena de espero.

Ŝlosila vorto: vilaĝa prosperigo

Garantii gravajn kamparajn produktojn, precipe liveradon de grenoj estas la unua tasko de la strategio de vilaĝa prosperigo.

Ĉinio kompletigos infrastrukturon de la kamparo, gvidos kaj stimulos sociajn kapitalojn en infrastruktura konstruado de la kamparo.

La lando perfektigos fundamentajn asekuran sistemon de maljunuloj kaj kuracan asekuron, perfektigos la fundamentan vivtenan sistemon kaj plibonigos servan sistemon de infanoj, virinoj kaj maljunuloj en la kamparo.

Rakonto 3: industrio kaj komerco estas fundamento

En la diskutado de la delegacio de la provinco Fujian por la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ĝenerala direktoro de la kompanio Anta rakontis al Xi siajn spertojn de malgranda entrepreno al monde tria sportekipaĵa entrepreno kaj estis laŭdita de Xi. Xi diris, ke la plej elstara trajto de lia sperto estas fari laboron en persisteco. Xi montris, ke entreprenado estas koncerna ne nur al mono, sed al devo. Entreprenistoj devas plenumi sian devon por ekonomia ento.

Ŝlosila vorto: kunfanda disvolviĝo de du bordoj de la Tajvana Markolo

Fujian kaj Tajvano troviĝas rigardas unu la alian trans la markolo. Xi iam laboris en Fujian pli ol 17 jarojn.Li alvokis pli da klopodoj por esplori novajn vojojn al integriĝa disvolvado de la du bordoj de la Tajvana Markolo. Li ankaŭ instigis aŭskulti opiniojn de tajvanaj samlandanoj kaj studi politikojn kaj rimedojn, kiuj povas profitigi ilin.

Rakonto 4:  elradikigo de malriĉeco

Gansu estas la tipa malriĉa provinvo de Ĉinio. Antaŭ la ĉina tradicia novjaro laŭ la luna kalendaro kiam Xi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, li aparte vizitis la plej malriĉajn kamparanojn en vilaĝo de Gansu.

Ŝlosila vorto: elradikigo de malriĉeco

Xi Jinping ĵaŭde substrekis plenfortajn klopodojn por gajni batalon kontraŭ malriĉeco, ĉar restas du jaroj por la lando por atingi la celon elimini ekstreman malriĉecon antaŭ 2020.

Oni devas havi fidon kaj decidemon, venki malfacilaĵojn, efektive plenumi taskojn, precize efektivigi politikojn por garantii laǔdate plenumi la taskojn de elradikigo de malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin