Ĉinaj ministroj klarigis rimedojn por pli vastigi pordmalfermon

(GMT+08:00) 2019-03-14 15:27:02     Redaktoro:Xiong
Dum la du sesioj de la jara Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, pli vastigo de pordmalfermo kaj akcelo de internacia kunlaboro en pli multaj kampoj per pli multaj rimedoj fariĝis varme diskutataj temoj. Ĉinaj ministroj klarigis detalajn rimedojn por malfermo kaj kunlaboro en diversaj kampoj kaj esprimis firman decidon de Ĉinio por pli vastigi pordmalfermon kaj pli fortigi internacian kunlaboron en gazetaraj konferencoj kaj publikaj intervjuoj.

Qian Keming, ĉina komerca vicministro, diris, ke Ĉinio ĉiam oponas protektismon en iu ajn formoj, eĉ ne volas rigardi misuzon de la sekurecaj rimedoj, kaj tiu misuzo portas obstrukcon al normala investo. Ĉinio volas krei justan, travideblan kaj oportunan merkatan medion kaj antaŭenpuŝi pli larĝan malfermon de la monda ekonomio kune kun koncernaj landoj.

Li Ganjie, ĉina ministro pri ekologio kaj medio, diris, ke Ĉinio subtenas esplorojn kaj disvastigojn de tekniko pri redukto de ellaso de karbono kaj mem adaptiĝas al influo de klimata ŝanĝiĝo por antaŭenigi transformiĝon kaj disvolvadon de verdaj kaj mediprotektaj industrioj por ke la popoloj ĝuu pli bonan medion. Ĉinio plu partoprenos kaj gvidos tutmondan regadon de medio kaj kaptos novan oportunon por tutmonda malaltkarbona disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin