Novaĵoj (Marto 14)

(GMT+08:00) 2019-03-14 17:04:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14 de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio publikigis raporton pri situacio de homaj rajtoj en Usono; la brita parlamento oponas seninterkonsentan retiron de Britio el la EU. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio ĵaŭde publikigis raporton pri situacio de homaj rajtoj en Usono.

La raporto, titolita "Registro de Homaj Rajtoj de Usono en 2018", estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio responde al la Landaj Raportoj pri Praktiko de Homaj Rajtoj 2018, publikigitaj de la usona Ŝtata Departemento en la 13a de marto laŭ loka tempo.

La ĉina raporto diris, ke la usona registaro, memtitolita "defendanto de homaj rajtoj", havas registron pri homaj rajtoj, kiu estas neperfekta kaj malbrila, kaj la duoblaj normoj de homaj rajtoj, kiujn ĝi serĉas, estas evidentaj.

Kun antaŭparolo kaj ok ĉapitroj, la raporto eksponas la malobservojn de homaj rajtoj en Usono de malsamaj kampoj: la severa malobservo de civilaj rajtoj de civitanoj, la regantaj monpolitikoj, la pliiĝanta malegaleco de enspezo, severiĝanta rasa diskriminacio, kaj pliaj minacoj kontraŭ infanoj, virinoj kaj enmigrintoj, kaj ankaŭ la atenco al homaj rajtoj pro la unuflankaj politikoj pri usona unuaeco.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio vendrede ĉeestos la trian kunvenon de la Homrajta Konsilio de la UN pri ekzameno de raporto pri praktiko de homaj rajtoj en Ĉinio.

Vendrede en Ĝenevo, la Homrajta Konsilio de la UN ekzamenos kaj aprobos la raporton pri praktiko de homaj rajtoj en Ĉinio.

Lu diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al rilataj laboroj kaj sendos altnivelan delegacion estratan de vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng al la kunveno. Ĉinio reagos al proponoj prezentitaj de diversaj landoj dum la ekzameno de Landaj Raportoj pri Praktikoj de Homaj Rajtoj en la lasta novembro kaj konstrueme diskutos kun koncernaj flankoj.

La ĉina ambasadorejo en Usono merkrede aranĝis akcepton por memorfesti la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Usono kaj kunlaboro inter ĝemelaj urboj. Ĉina sendito al Usono Xu Xueyuan kaj prezidanto de la usona asocio de internaciaj ĝemelaj urboj Roger-Mark De Souza ĉeestis la akcepton.

Xu diris en parolado, ke en la pasintaj 40 jaroj, la ĉina-usonaj rilatoj spertis ŝtormon kaj realigis grandan historian disvolviĝon, kio alportis profiton al la du popoloj kaj akcelis pacon, prosperon kaj stabilecon de la mondo. Xu akcentis, ke la pasinteco pruvis, ke ambaŭ landoj profitis de kunlaboro kaj malgajnis de alfrontado, kaj kunlaboro estas la plej bona elekto por ambaŭ flankoj.

De Souza diris, ke kontinuaj popolaj interŝanĝoj inter Usono kaj Ĉinio liveris oportunojn por amikaj rilatoj inter la du landoj kaj ankaŭ por sia prospero, kaj la asocio de internaciaj ĝemelaj urboj estas la plej bona ekzemplo.

Pakistana ministro pri planado, disvolvado kaj reformo Makhdoom Khusro Bakhtiar diris merkrede en la ĉefurbo Islamabado, ke la registaro decidis establi komercan forumon pri la pakistana-ĉina ekonomia koridoro por akceli maksimuman partoprenon de la pakistana komerca rondo en la konstruado de projektoj de la koriodoro.

Bakhtiar faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke la komitato de la pakistana kabineto pri la pakistana-ĉina ekonomia koridoro jam decidis establi la forumon por helpi al la lando redukti komercan deficiton per plifortigo de industria kunlaboro kaj partopreno de pli da privataj sektoroj en konstruado de la koridoro. Li aldonis, ke la forumo invitos reprezentantojn de la tutlanda komerca rondo, industria kaj komerca federacio, komerca komitato kaj aliaj ekonomiaj sektoroj.

La malsupera ĉambro de la brita parlamento merkrede decidis oponi seninterkonsentan foriron de Britio el la Eŭropa Unio en ia ajn kondiĉo.

Post debato la malsupera ĉambro adoptis, per la rezulto de 321 voĉoj kontraŭ 308, reviziitan projekton, oponante seninterkonsentan foriron de Britio el la Eŭropa Unio en ia ajn kondiĉo. Tamen la reviziita projekto ne havas leĝdevigan forton.

La Federacia Aviada Administracio de Usono merkrede postulis, ke ĉiuj usonaj flugkompanioj portempe haltigu la flugadon de siaj aviadiloj de la tipo Boeing 737 MAX, kaj tiuj aviadiloj estas malpermesitaj al funkciado en la usona teritorio.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke li ordonos haltigi la flugadon de ĉiuj aviadiloj de la tipo Boeing 737 MAX. Poste la Federacia Aviada Administracio publikigis deklaron portempe haltigi la flugadon de tiuj aviadiloj.

La usona firmao Boeing diris tiutage en deklaro, ke ĝi ankoraŭ plene fidas pri la sekureco de tiuj aviadiloj, kaj post konsiliĝo kun la Federacia Aviada Administracio kaj aliaj aviad-reglamentaj aŭtoritatoj, ĝi konsilis al la Federacia Aviada Administracio portempe haltigi la funkciadon de ĉiuj aviadiloj de la tipo 737 MAX por la sekureco.

Usonaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke anonima altranga oficiro el Pentagono diris tiutage, ke Usono planas aŭguste provpafi terbazitan krozmisilon, kiu estas limigita sub Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

La oficiro diris, ke la pafdistanco de la provpafota krozmisilo povas atingi ĉirkaŭ 1 000 kilometrojn, kaj se la provo sukcesos, misiloj de tiu ĉi tipo povos esti finaranĝitaj dum unu jaro kaj duono. La oficiro aldonis, ke laŭ plano, Usono novembre provpafos mezdistancan balistan misilon, kaj adaptitaj al la du-specaj misiloj estos konvenciaj kuglokapoj, sed ne nukleaj.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro marde vespere faris televidan paroladon, anoncante, ke Venezuelo gajnis venkon en la batalo kontraŭ atakoj direktitaj al la elektroproviza sistemo de la lando, kaj fundamente normaliĝis la tutlanda elektroprovizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin