Usono decidis portempe haltigi flugadon de aviadiloj 737 MAX

(GMT+08:00) 2019-03-14 13:19:42     Redaktoro:肖恒刚

La Federacia Aviada Administracio de Usono merkrede postulis, ke ĉiuj usonaj flugkompanioj portempe haltigu la flugadon de siaj aviadiloj de la tipo Boeing 737 MAX, kaj tiuj aviadiloj estas malpermesitaj al funkciado en la usona teritorio.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke li ordonos haltigi la flugadon de ĉiuj aviadiloj de la tipo Boeing 737 MAX. Poste la Federacia Aviada Administracio publikigis deklaron portempe haltigi la flugadon de tiuj aviadiloj.

La usona firmao Boeing diris tiutage en deklaro, ke ĝi ankoraŭ plene fidas pri la sekureco de tiuj aviadiloj, kaj post konsiliĝo kun la Federacia Aviada Administracio kaj aliaj aviad-reglamentaj aŭtoritatoj, ĝi konsilis al la Federacia Aviada Administracio portempe haltigi la funkciadon de ĉiuj aviadiloj de la tipo 737 MAX por la sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin