Brita parlamento oponas seninterkonsentan retiron el EU

(GMT+08:00) 2019-03-14 12:43:03     Redaktoro:肖恒刚

La malsupera ĉambro de la brita parlamento merkrede decidis oponi seninterkonsentan foriron de Britio el la Eŭropa Unio en ia ajn kondiĉo.

Post debato la malsupera ĉambro adoptis, per la rezulto de 321 voĉoj kontraŭ 308, reviziitan projekton, oponante seninterkonsentan foriron de Britio el la Eŭropa Unio en ia ajn kondiĉo. Tamen la reviziita projekto ne havas leĝdevigan forton.

Poste, la malsupera ĉambro refoje voĉdonis kaj adoptis registaran mocion kun leĝa efiko per 321 voĉoj kontraŭ 278, esprimante oficialan oponon kontraŭ seninterkonsenta fortiro el la EU. Tiutage la malsupera ĉambro ankaŭ rifuzis reviziitan projekton, kiu petas prokrasti la foriron ĝis la 22a de majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin