Venezuela registaro deklaris fundamentan normaligon de elektroprovizo

(GMT+08:00) 2019-03-14 13:15:15     Redaktoro:Yu

Venezuela prezidento Nicolas Maduro marde vespere faris televidan paroladon, anoncante, ke Venezuelo gajnis venkon en la batalo kontraŭ atakoj direktitaj al la elektroproviza sistemo de la lando, kaj fundamente normaliĝis la tutlanda elektroprovizo.

Maduro diris, ke la retaj atakoj kontraŭ le venezuela eletroproviza sistemo fontis el la usonaj urboj Ĉikago kaj Houston, kaj la venezuela registaro profundigos la enketon, bonigos kaj bontenos la elektroprovizan sistemon. Li atentigis popolamasojn pri rezervado de radioricevilo, pilo kaj kandelo por eventuala bezono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin