Bakhtiar faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke la komitato de la pakisnata kabineto pri la pakistana-ĉina ekonomia koridoro jam decidis establi la forumon por helpi al la lando redukti komercan deficiton per plifortigo de industria kunlaboro kaj partopreno de pli da privataj sektoroj en konstruado de la koridoro. Li aldonis, ke la forumo invitos reprezentantojn de la tutlanda komerca rondo, la industria kaj komerca federacio, komerca komitato kaj aliaj ekonomiaj sektoroj.
Bakhtiar diris ankaŭ, ke la pakistana registaro gvidata de ĉefministro Imran Khan firme plenumos sian promeson pri konstruado de la koridoro, kaj uzos la koridon por krei pli da laborpostenoj kaj impostenspezo, redukti malriĉecon kaj disvolvi la ekonomion.