Usono aŭguste provpafos krozmisilon limigitan en TMDBM

(GMT+08:00) 2019-03-14 14:00:17     Redaktoro:Yu

Usonaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke anonima altranga oficiro el Pentagono diris tiutage, ke Usono planas aŭguste provpafi terbazitan krozmisilon, kiu estas limigita sub Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

La oficiro diris, ke la pafdistanco de la provpafota krozmisilo povas atingi ĉirkaŭ 1 000 kilometrojn, kaj se la provo sukcesos, misiloj de tiu ĉi tipo povos esti finaranĝitaj dum unu jaro kaj duono. La oficiro aldonis, ke laŭ plano, Usono novembre provpafos mezdistancan balistan misilon, kaj adaptitaj al la du-specaj misiloj estos konvenciaj kuglokapoj, sed ne nukleaj.

Michelle Baldanza, proparolanto de Pentagono, diris lunde, ke Usono komencos produkti partojn de terbazitaj krozmisiloj por subteni esploron kaj provon de armila sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin