Ĉina ambasadorejo festis 40an datrevenon de ĉina-usonaj diploamtiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-03-14 14:33:38     Redaktoro:Yu

La ĉina ambasadorejo en Usono merkrede aranĝis akcepton por memorfesti la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Usono kaj kunlaboro inter ĝemelaj urboj. Ĉina sendito al Usono Xu Xueyuan kaj prezidanto de la usona asocio de internaciaj ĝemelaj urboj Roger-Mark De Souza ĉeestis la akcepton.

Xu diris en parolado, ke en la pasintaj 40 jaroj, la ĉina-usonaj rilatoj spertis ŝtormon kaj realigis grendan historian disvolviĝon, kio alportis profiton al la du popoloj kaj akcelis pacon, prosperon kaj stabilecon de la mondo. Xu akcentis, ke la pasinteco pruvis, ke ambaŭ landoj profitis de kunlaboro kaj malgajnis de alfrontado, kaj kunlaboro estas la plej bona elekto por ambaŭ flankoj.

De Souza diris, ke kontinuaj popolaj interŝanĝoj inter Usono kaj Ĉinio liveris oportunojn por amikaj rilatoj inter la du landoj kaj ankaŭ por sia prospero, kaj la asocio de internaciaj ĝemelaj urboj estas la plej bona ekzemplo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin