Ĉinio publikigis raporton pri situacio de homaj rajtoj en Usono

(GMT+08:00) 2019-03-14 15:08:37     Redaktoro:Yu

Ĉinio ĵaŭde publikigis raporton pri situacio de homaj rajtoj en Usono.

La raporto, titolita "Registro de Homaj Rajtoj de Usono en 2018", estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio responde al la Landaj Raportoj pri Praktiko de Homaj Rajtoj 2018, publikigitaj de la usona Ŝtata Departemento en la 13a de marto laŭ loka tempo.

La ĉina raporto diris, ke la usona registaro, memtitolita "defendanto de homaj rajtoj", havas registron pri homaj rajtoj, kiu estas neperfekta kaj malbrila, kaj la duoblaj normoj de homaj rajtoj, kiujn ĝi serĉas, estas evidentaj.

Kun antaŭparolo kaj ok ĉapitroj, la raporto kun 12 000 ideogramoj eksponas la malobservojn de homaj rajtoj en Usono de malsamaj kampoj: la severa malobservo de civilaj rajtoj de civitanoj, la regantaj monpolitiko, la pliiĝanta malegaleco de enspezo, severiĝanta rasa diskriminacio, kaj pliaj minacoj kontraŭ infanoj, virinoj kaj enmigrintoj, kaj ankaŭ la atenco al homaj rajtoj pro la unuflankaj politikoj pri usona unuaeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin