Brita parlamento rifuzis seninterkonsentan foriron el EU

(GMT+08:00) 2019-03-14 18:34:31     Redaktoro:Yu

Marde en voĉdono, la malsupera ĉambro de la brita parlamento denove malakceptis la interkonsenton atingitan de la brita registaro kaj la Eŭropa Unio, kaj en merkredo ĝi rifuzis mocion de la registaro pri seninterkonsenta foriro de Britio el la EU en la 29a de marto kaj ankaŭ la reviziitan projekton, kiu petas prokrasti la foriron ĝis la 22a de majo. Estis evidente malpliigita la risko de seninterkonsenta foriro de Britio el la EU.

La tiel nomata seninterkonsenta foriro el la EU estas, ke se Britio kaj la EU ne povus subskribis interkonsenton pri la foriro antaŭ la 29a de marto, ĉiuj rezultoj de la duflankaj intertraktadoj vaniĝos; neniu transira periodo estos fiksita post la foriro de Britio; leĝoj de la EU ne plu estos aplikeblaj por Britio; la duflankaj komercaj rilatoj revenos en la kadron de la Monda Organizo pri Komerco; la du flankoj alfrontos demandojn de plialtigitaj tarifoj kaj komercaj barieroj.

Kontraste kun la foriro laŭ interkonsento kaj prokrasto de la foriro, seninterkonsenta foriro estas la plej malbona elekto por ambaŭ flankoj. Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker rimarkigis, ke seninterkonsenta foriro absolute estas katastrofo, kaj la EU provos malobligi tian rezulton.

Por malebligi la plej malbonan rezulton, la brita registaro anoncis portempan aranĝon de seninterkonsenta foriro merkrede antaŭ la parlamenta voĉdono, kaj la enhavoj inkluzivas nuligi tarifojn al 87% de importitaj produktoj, forigi tarifojn sur ĉiuj produktoj importitaj tervoje el Irlando al Nord-Irlando, kaj unuflanke nuligi kontrolon ĉe la nord-irlanda landlimo kun Irlando. Jam en la fino de la lasta jaro, la EU publikigis 14 rimedojn kontraŭ seninterkonsenta foriro de Britio.

Fronte al la malfacilaĵo de la 21a jarcento, brita ĉefministro Theresa May diris, ke la sola certeco estas kontinua necerteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin