Komerca Pintkunveno de Grupo 20 fokusiĝas pri tutmonda ekonomia regado

(GMT+08:00) 2019-03-15 12:23:34     Redaktoro:Selena

La Komerca Pintkunveno de la Grupo 20 ĵaŭde malfermiĝis en Tokio. Reprezentantoj el komercaj rondoj de la grupo diskutos pri la tutmonda ekonomia regado, regularoj de internacia komerco kaj investo, kaj cifereca ekonomio. Ĝi fermiĝos en vendredo.

La Komerca Pintkunveno, kiu fondiĝis en 2010, jam fariĝis grava parto de la kadro de la Grupo 20 kaj estas grava platformo por partopreno de la komercaj rondoj en la tutmonda ekonomia regado. Ĝiaj raportoj pri politikoj proponoj estas prezentitaj al la gvidantoj de la Grupo 20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin