Tutmonda estrivo de Ĉinio gajnis pli altprocentan aprobon ol usona

(GMT+08:00) 2019-03-15 13:34:11     Redaktoro:Li

La usona opinisonda institucio Gallup diris, ke ĝia freŝa raporto montras, ke la tutmonda estrivo de Ĉinio havas pli altan lokon ol la usona en 2018, per 34-procenta aprobo, atingante la plej altan punkton en preskaŭ jardeko.

La raporto, kiu taksas, kiel la publiko en 133 landoj opinias la tutmondan estrivon de Usono, Ĉinio, Germanio kaj Rusio, montras, ke la aprobo al Ĉinio atingis 34 procentojn, la plej altan poentaron ekde 2009, dum la averaĝa aprobo al la usona estrivo falis ĝis 31%.

La tutmonda aprobo al la usona estrivo estas sur la plej malalta nivelo por ĉiu el la pasintaj tri usonaj registaroj.

Rusio akiris 30-procentan aprobon. La unuan fojon ĝi estas proksima al egaleco kun Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin