Ĉina nacia leĝdona instanco okazigis malferman kunvenon de jara sesio

(GMT+08:00) 2019-03-15 12:04:30     Redaktoro:肖恒刚

La dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) okazigis sian malferman kunvenon vendrede matene en Pekino.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

La leĝdonantoj adoptis la unuan unuigitan leĝon de Ĉinio pri fremda investo, montrante la rezolutecon de la lando serĉi novan periodon de altnivela pordmalfermo.

Ili ankaŭ aprobis rezoluciojn pri la registara laborraporto, kaj la laborraportoj de la Konstanta Komitato de la NPK, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la plej Supera Popola Prokurorejo.

Krome, la leĝdonantoj aprobis rezoluciojn pri la raportoj koncernaj al la nacia ekonomia kaj socia disvolvado kaj pri la centra kaj loka buĝetoj, kaj aprobis la rezignon de membro de la Konstanta Komita de la NPK, Zhang Rongshun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin