Ĉinio vigligas merkaton por ekonomia kresko

(GMT+08:00) 2019-03-15 12:40:50     Redaktoro:肖恒刚
Ĉinio vigligas la merkaton por akceli ekonomian kreskon. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris tion en gazetara konferenco post fermiĝo de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso vendrede.

Li montris, ke la situacio de la monda ekonomio tendencas al malstreĉiĝo kaj ankaŭ la ĉina ekonomio funkcias sub la premo de malsuperiro. En la pasinta jaro Ĉinio realigis la ekonomian kreskon de 6,6%, la ekonomia totalo kalkuliĝis al 90 duilionoj da juanoj. Surbaze de tio, Ĉinio starigis la novan celon de la kresko inter 6% kaj 6,5%. Tio estas grava signalo por stabila disvolviĝo de la merkato. Por aktivigi merkaton en la estonteco, Ĉinio plu prenos rimedojn por entreprenoj, ekz. redukto de impost-procentoj kaj administraj pagoj, nutrado de nova kineta energio, grandigo de merkataliro kaj aliaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin