Ĉu ŝanĝiĝo de tutmonda estrivo de Ĉinio kaj Usono fariĝos sobrigilo por iuj?

(GMT+08:00) 2019-03-15 18:38:53     Redaktoro:Yu

La usona opinisonda institucio Gallup diris, ke ĝia freŝa raporto montras, ke la tutmonda estrivo de Ĉinio havas pli altan lokon ol la usona en 2018 per 34-procenta aprobo, atingante la plej altan punkton en preskaŭ jardeko.

La raporto, kiu taksas, kiel la publiko en 133 landoj opinias la tutmondan estrivon de Usono, Ĉinio, Germanio kaj Rusio, montras, ke la aprobo al Ĉinio atingis 34 procentojn, la plej altan poentaron ekde 2009, dum la averaĝa aprobo al la usona estrivo falis ĝis 31%.

La tutmonda aprobo al la usona estrivo estas sur la plej malalta nivelo por ĉiu el la pasintaj tri usonaj registaroj. Rusio akiris 30-procentan aprobon. La unuan fojon ĝi estas proksima al egaleco kun Usono.

Estas konate, ke pro la influo de la krizo de subnivela pruntedono en Usono, la tuta mondo falis en la plej seriozan financan krizon en 2008. En tiu jaro, Ĉinio fariĝis fortega motoro de la monda ekonomio per la 30-jara praktiko de reformo kaj pordmalfermo kaj la diligenta laboro de la ĉina popolo, kaj la unuan fojon Gallup konfirmis, ke la tutmonda influo de Ĉinio superis tiun de Usono.

Dek jaroj pasis rapide en palpebruma daŭro. Danke al la helpo de Ĉinio, la monda ekonomio fine sin liberigis el la koto de la krizo kaj tendencis al malrapida, sed stabila kresko. Sed iuj okcidentaj evoluintaj landoj delonge ne povis juste trakti distribuadon de la socia riĉaĵo, kio kaŭzis polariĝon inter riĉeco kaj malriĉeco kaj leviĝon de popolismo. La mondo spertis ŝanĝiĝojn senprecedencajn en cent jaroj. Nun ĉiuj landoj bezonas ne nur pacan disvolviĝon, sed ankaŭ evoluigan reĝimon taŭgan al iliaj naciaj kondiĉoj, kaj tio postulas fortan estrivon. La mondo turnis la atenton al Ĉinio.

Faktoj pruvis, ke la ideoj proponitaj de Ĉinio pri starigo de novtipaj internaciaj rilatoj de kunlaboro kaj kungajno kaj konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro gajnis vastan aprobon de la internacia komunumo kaj reprezentas kernajn valorojn de la tutmonda estrivo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin