Atakoj al moskeoj mortigis almenaŭ 49 homojn en Nov-Zelando

(GMT+08:00) 2019-03-15 20:01:14     Redaktoro:Yu

Almenaŭ 49 homoj estis mortigitaj kaj 48 aliaj vunditaj vendrede en atakoj kontraŭ du moskeoj en la nov-zelanda urbo Christchurch.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke kelkaj pafistoj lanĉis atakojn en malsamaj lokoj en la urbo Christchurch, kaj almenaŭ du el ili atakis du moskeojn en la urba centro, mortigante 49 homojn, kaj vundante 48 aliajn. Vidintoj diris, ke ili aŭdis kelkdek pafojn.

Laŭ la nov-zelanda polico, almenaŭ 4 suspektatoj estis arestitaj. Nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern diris tiuvespere en televida parolado, ke tio estas unu el la plej mallumaj tagoj de Nov-Zelando kaj senprecedenca perforto en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin