Fermiĝis kvara sesio de Medi-Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2019-03-16 15:08:19     Redaktoro:Yu

Vendrede en la stabejo de la Medi-Programo de la Unuiĝintaj Nacioj en la kenja ĉefurbo Najrobio fermiĝis la kvara sesio de la Medi-Asembleo de la UN. La ĉeestantoj alvokis komunan agadon por daŭripova disvolvado.

Ministroj pri medioj el pli ol 170 membroŝtatoj de la UN diris en la definitiva deklaro de la sesio, ke ili subtenos reagon al klimatŝanĝiĝo, plasta poluo, ĉerpiĝo de naturaj resuroj kaj aliaj defioj per novigitaj rimedoj, kaj marŝos al la daŭrigebla estonteco per daŭripova reĝimo de konsumado kaj produktado.

La deklaro promesis preni fortan agadon por trakti la demandon de plasta poluo, faciligi kundividon de donitaĵoj pri medio, adopti nutraĵ-produktan sisntenon pli akomodiĝan al klimatŝanĝiĝo kaj solvi la problemon de malriĉeco per efika administrado de naturaj resursoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin