Le Yucheng, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, ankaŭ estro de la ĉina delegacio, diris tion post la sesio en la konsilio, kiu adoptis la finan raporton pri la tria Universala Perioda Reekzameno de Ĉinio en novembro de 2018. Li diris, ke vaste rekonitaj estis la atingoj de Ĉinio en la praktiko de homaj rajtoj, evoluiga vojo de homaj rajtoj kaj la firma decido de la lando pri plibonigo de la situacio de homaj rajtoj.
Le rememoris, ke li anoncis en la lasta novembro en Ĝenevo dum la Universala Perioda Reekzameno, ke Ĉinio prenos 30 rimedojn por plu akceli disvolvadon de homaj rajtoj, kaj la plejparto de tiuj rimedoj jam rikoltis unuajn sukcesojn. Li akcentis, "En la hodiaŭa sesio, mi plu anoncas, ke Ĉinio decidis akcepti 284 el 346 rekomendoj prezentitaj de diversaj partioj. Ĉinio volas akcepti ĉiujn rekomendojn, se ili konformas al la ĉinaj realaĵoj kaj helpas akceli kaj protekti homajn rajtojn en Ĉinio."
Li rifuzis senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio fare de iuj landoj kaj neregistaraj organizoj, dirante, ke ili fine sin izolos.