Libro rememoras jarojn de Xi Jinping kiel gubernia oficialulo

(GMT+08:00) 2019-03-17 12:00:06     Redaktoro:Yu

Libro pri la sperto de ĉina prezidanto Xi Jinping kiel gubernia oficialulo estis publikigita de la eldonejo de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

De marto de 1982 ĝis majo de 1985, Xi laboris kiel vicsekretario kaj poste sekretario de Zhengding-gubernia Komitato de la KPĈ.

La libro kolektis 22 transskribojn de intervjuoj kun diversaj homoj, inkluzive de eksaj oficialuloj de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, iamaj kolegoj de Xi, kaj membroj de la publiko.

La intervjuatoj dividis sian komprenon pri la laboro de Xi en la gubernio Zhengding de Hebei-provinco en norda Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin