Unua Araba-Afrika Junulara Forumo malfermiĝis en Egiptio

(GMT+08:00) 2019-03-17 12:46:19     Redaktoro:Yu

Sabate en la egipta suda urbo Aswan malfermiĝis la Unua Araba-Afrika Junulara Forumo. La ĉeestantoj diskutas pri demandoj koncernaj al teknologia novigado, medicina sekureco kaj komuna kunlaboro.

La malferman kunvenon ĉeestis egipta prezidento Abdel-Fattah Al-Sisi kaj prezidanto de la Afrika Unio Moussa Faki. Al-Sisi diris en parolado, ke la araba regiono kaj la afrika kontinento alfrontas la plej multajn defiojn en la mondo. Li aldonis, ke por krei la estontecon sen konflikto, Egiptio prioritatigas la junularon, kaj ĝi kreas publikan spacon por ili, interŝanĝas kaj regas malkonsentojn en la maniero de civilizacio por realigi efikan kaj daŭran komunikadon.

Faki diris, ke la afrika junularo kaj la araba junularo alfrontas similajn defiojn, kaj la forumo servas kiel kanalo de dialogo inter ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin