Almenaŭ 31 homoj mortis pro tropika ciklono Idai en Zimbabvo

(GMT+08:00) 2019-03-17 14:19:08     Redaktoro:Yu

La zimbabva registaro konfirmis sabate vespere, ke almenaŭ 31 homoj mortis, kaj dekoj da aliaj restas malaperintaj pro la tropika ciklono Idai, kiu kaŭzis gravajn detruojn en la sudorienta parto de la lando.

La Ministerio pri Informo, Diskonigo kaj Brodkastaj Servoj diris en la socia komunikilo Twitter, ke la mortoj okazis plejparte en la distrikto Chimanimani.

En la distriktoj Chimanimani, Chipinge kaj Mutare de la provinco Manicaland, ankaŭ dekoj da domoj estis detruitaj de la inundoj kaŭzitaj de Idai.

La ministerio diris, ke la Zimbabva Nacia Armeo estis sendita por savi 197 lernantojn de la Lernejo St Charles Luwanga en Chipinge, post kiam fortaj pluvoj kaj inundoj serioze difektis ĝiajn klasĉambrojn. La ministerio diris ankaŭ, ke fortaj ventoj restis defio por la aerarmeo por savi la izolitajn homojn. La armeo kunhelpis savadon, sed la agado malrapidiĝas pro malbonaj vojoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin