Prezidanto Xi Jinping respondis al italaj instruisto kaj lernantoj

(GMT+08:00) 2019-03-18 17:26:40     Redaktoro:Xiong

La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping baldaŭ faros ŝtataferan viziton al Italio kaj, ĝuste okaze de tio, Paolo Maria Reale, la estro de la lernejo convitto nazionale "Vittorio Emanuele ll'' di Roma kaj ok superaj lernantoj sendis leteron al prezidanto Xi Jinping, esprimante la varman atendon pri alvizito de Xi kaj la bonan deziron sin dediĉi al la afero de amikeco inter Ĉinio kaj Italio. Prezidanto Xi Jinping respondis al ili, instigante, ke ili estu senditoj de la ĉina-itala kultura interŝanĝo en la nova epoko.

En sia respondo Xi Jinping diras, ke ilia letero estas ricevita; kiam li vidas, ke la lernantoj tiel lerte esprimas siajn penson kaj senton en la ĉina lingvo, li ĝojas.

Xi diras ankaŭ, ke juneco ĉiam akompanas revon; ili baldaŭ finos sian lernadon en la supera lernejo kaj eniros en universitaton, kaj nun li deziras al ili ŝati junecon kaj realigi sian revon. Xi bonvenigas, ke ili venu al Ĉinio por lerni kaj labori, esperante, ke Ĉinio fariĝos loko, en kiu ilia revo povos realiĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin