Interŝanĝi kun la mondo la kontraŭterorisme batalan sperton de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-03-18 20:25:49     Redaktoro:Xiong

"Terorismo estas kiel la publika malamiko de la homa socio, tiel ankaŭ la objekto komune batata de la internacia socio… La trapenetriĝo kaj disvolviĝo de la ekstremisma penso facilege estigas perfortajn kaj terorajn agojn, kio rekte minacas ĉiujn homajn rajtojn, kiujn la homoj ĝuas." Tio estas la unua sekcio de la blanka libro – "Kontraŭterorima batalo en Xinjiang, forigo de ekstremismo kaj certigo de homaj rajtoj" – en la 18a de marto eldonita de la ĉina registaro.

Terorismo kaj ekstremismo jam fariĝas malutilaj al la tuta mondo. Laŭ nekompletaj statistikoj, nur en 2018 ĉie en la mondo okazis pli ol 1 100 eventoj de teroristaj atakoj, kaj en tiuj pli ol 13 000 homoj perdis sian vivon.

Ĝuste tri tagojn antaŭe, kiam tiu ĉi blanka libro eldoniĝis, okazis du pafadoj en du moskeoj en la urbo Christchurch, kaj 50 homoj pereis. Tiu estas "la plej malluma tago" en Nov-Zelando. La ĉefmurdisto en sia tvitero aperigis sian longan artikolon, distrumpetante la ekstreman penson de la blankula ĝissuperismo.

Kiel bridi la trapenetriĝon kaj disvolviĝon de la ekstremisma penso, lasante perfortajn kaj terorajn agojn perdi sian grundon kaj ekstermante teroraĵojn antaŭ ol ili aperos, tio estas tikla problemo, al kiu ĉiuj landoj devas fronti. Tiu ĉi blanka libro de la ĉina registaro resumas la kontraŭterorisman sperton el la regiono Xinjiang. En ĝi oni konigas kiel forigi la ekstreman penson kaj kiel altigi la vivekzistan lertecon de civitanoj en la socio kaj ekonomio.

La blanka libro de Ĉinio klarigas al la internacia komunumo tri ĉefajn vojojn aŭ rimedojn de la ĉina kontraŭterorisma batalo, kiuj sin prezentas en prevento, en ŝlosila regiono kaj en internacia kunlaboro.

Prevento estas antaŭ ĉio. Nepre necesas meti preventon kontraŭ teroraĵo sur unuaecan lokon, malhelpante terorajn agojn antaŭ ol ili okazos.

Xinjiang estas la ĉefa regiono, kie Ĉinio batalas kontraŭ terorismo. Kie do estas la ĉefa regiono, tio estas ege grava por subpremi terorismon.

Por kontraŭbatali terorismon necesas internacia kunlaboro. La kontraŭbatalo al terorismo en Xinjiang fakte estas grava parto de la internacia kontraŭbatalo al terorismo. Nun kaj en la mondo, terorismo kaj ekstremismo jam ne konas landlimojn, ili penetras ĉien kaj influas ĉiujn lokojn en la tuta terglobo. Neniu lando povas stari ekstere, neniu lando povas eskapi terorismon.

Jen tio estas la sperto de Ĉinio en la batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin