Aeratakoj gvidataj de Usono mortigis dek civilulojn en orienta Sirio

(GMT+08:00) 2019-03-18 12:36:16     Redaktoro:Yu

La siria ŝtata novaĵ-agentejo SANA raportis, ke almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj dimanĉe en aeratakoj gvidataj de Usono en orienta Sirio.

La aeratakoj estis direktitaj al la regiono Baghouz, kie troviĝas la lasta fortikaĵo de la Islama Ŝtato en la orienta kamparo de la provinco Deir al-Zour.

La novaĵ-agentejo diris, ke infanoj estis inter la viktimoj de la aeratakoj.

Tio estas la freŝaj aeratakoj al la regiono sub la regado de la Islama Ŝtato en la orienta regiono de Eŭfrato en orienta Deir al-Zour.

En la 11a de marto, almenaŭ 50 homoj estis mortigitaj en aeratakoj gvidataj de Usono, kiuj estis direktitaj al la regiono sub la regado de la Islama Ŝtato en la urbeto Baghouz.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin