Metiejoj de nemateria kultura heredaĵo en Tibeto

(GMT+08:00) 2019-03-18 14:20:27     Redaktoro:Yu

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke tibetanoj en malriĉaj regionoj havos ŝancon sin liberigi el malriĉeco per tradicia metilerteco, ĉar 10 metiejoj estis establitaj sabate en la distrikto Nyemo en la Tibeta Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio.

Tiuj metiejoj akcelos dungadon kaj eliron el malriĉeco, ĉar lokanoj lernas krei metiartaĵojn de nemateria kultura heredaĵo, kiel ekzemple tibetajn incensojn, Nyemo-sutrajn rubandojn (budhismaj preĝ-flagoj), Pusum-mangravuraĵon, kaj Xoleg-paperfaradon.

Long Zhigang, vicestro de la regiona kultura departemento, diris, ke tiuj metiejoj ne nur diskonigos tradiciajn metiartaĵojn al la tibeta popolo, sed ankaŭ pliigos iliajn enspezojn.

Volontula grupo konsistanta el 25 heredantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj efektivigis trejnadajn programojn en la gubernio Nyemo per la helpo de ŝtata monasigno kun la sumo de miliono da juanoj en 2018. La registaro ĉi-jare liveros plu financan helpon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin