Fang Suo gajnis premion de plej bona librejo en la jaro

(GMT+08:00) 2019-03-19 10:28:49     Redaktoro:Selena

Lastatempe la ĉina ĉenlibrejo Fang Suo akiris premion de la jare plej bona librejo en la ceremonio de internaciaj eminentaj premioj de Londona Libro-Foiro.

La librejo Fang Suo, kiu establiĝis en 2011, areas 18 milojn da kvadrataj metroj. Estas interese, ke en la librejo troviĝas ankaŭ kafejoj kaj butikoj. Respondeculo de la librejo diris, ke ili celas, ke la libro kun diversaj funkcioj povas kontentigi bezonon de la publiko en legado kaj aĉetado.

"Ĝia specialeco estas interligo de diversaj funkcioj. Ni havas sufiĉan spacon por legado kaj ankaŭ malfermis kafejojn kaj butikojn, en kiuj vendiĝas belaj aĵoj. Ni volas kontentigi bezonon de la publiko kaj altigi kvaliton de ilia kultura vivo."

Elekto de taŭgaj libroj estas unu el kernaj konkurencivoj de Fang Suo. Laŭ konigo, 10 miloj da libroj estis elektitaj el 150 miloj da libroj rekomenditaj de ĉinaj kaj fremdaj eldonaj institucioj en 2018. Laŭ kiaj kriterioj Fang Suo elektas librojn? Respondeculo de la librejo diris:

"Ni elektas bonkvalitajn librojn el diversaj lokoj de la mondo laŭ sci-sistemoj kaj ideologioj. Ĝenerale tiuj libroj devas havi intereson kaj povas inspiri legantojn pripensi la nunan epokon."

Cetere en la librejo ofte okazas artaj ekspozicioj, kursoj kaj gazetaraj kunvenoj por publikigo de novaj libroj. Tiaj formoj plaĉas al pli multaj civitanoj.

Anton kaj liaj familianoj ofte vizitas la librejon. Li diris al raportisto, ke, li kaj lia ĉina edzino kun infano butikumas en la librejo ĉiusemajne.

"Mi tre ŝatas la librejon, ĉar ni estas malstreĉitaj en la loko, kaj nia infano emas lulilojn."

Povas esti dirite, ke post 8 jaroj, Fang Suo jam starigis striktajn rilatojn kun klientoj. Respondeculo de la librejo diris al raportisto, ke nemalmultaj klientoj de tempo al tempo vizitas la librejon kvazaŭ ĝi estu ilia hejmo.

Londona Libro-Foiro, fondita en 1971, estas honorita kiel plej grava printempa aktiveco pri libroj. Ekde 2016, ĝi starigis premion de tutmonda jare plej bona librejo por premii eminentajn librejojn ekster Britio. Fang Suo estas la unua librejo en Ĉinio kaj en Azio, kiu gajnis la premion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin