Ĉinio esperas al Alĝerio elesplori evolu-vojon konforman al la ŝtata stato

(GMT+08:00) 2019-03-19 18:50:54     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 19a de marto Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio kredas, ke la alĝeria popolo estas sufiĉe saĝa kaj kapabla por elesplori evolu-vojon konforman al la ŝtata stato, kaj elkore esperas, ke la politika tagordo de la lando iros glate antaŭen.

Estas raporto, ke lastatempe la alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika anoncis, ke li ne plu partoprenos en la elektado de sekvanta prezidento. Lastatempe en Alĝerio eksplodis kelkfoje grandmezuraj manifestacioj de popolamasoj, protestante la pluan regadon de la prezidento Bouteflika. Pro tio Geng Shuang komentis:

"Ĉinio konsekvence sekvas la principon ne interveni en la internajn aferojn de alilando. Ni kredas, ke la alĝeria popolo estas sufiĉe saĝa kaj kapabla por elesplori evolu-vojon konforman al la ŝtata stato, kaj elkore esperas, ke la politika tagordo de la lando iros glate antaŭen."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin