Ĉinio bonvenigas kunvenon inter Hindio kaj Pakistano pri malfermo de koridoro por pilgrimo

(GMT+08:00) 2019-03-19 10:53:09     Redaktoro:Yu

Ĉinio lunde bonvenigis la kunvenon inter Hindio kaj Pakistano pri diskuto kaj definitivigo de manieroj por la koridoro Kartarpur.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke rilataj progresoj helpos mildigi streĉecon inter Hindio kaj Pakistano kaj plibonigi la regionan situacion.

Raporoj diris, ke la unua kunveno pri manieroj kaj projekto de interkonsento por faciligo de la vizito de hindaj pilgrimantoj al sanktejoj en Pakistano okazis la 14an de marto ĉe la internacia limo Attari inter la du landoj.

Geng diris, ke Hindio kaj Pakistano estas najbaroj, kiuj ĉiam ekzistas unu kun la alia, kaj harmoniaj rilatoj inter la du landoj konformas al fundamentaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj plenumas la komunan atendon de la internacia komunumo. Li esprimis esperon, ke ambaŭ flankoj montros plu bonvolon, renkonti sin reciproke duonvoje, konvene trakti malkonsentojn per dialogoj, plibonigi duflankajn rilatojn kaj komune defendi pacon kaj stabilecon de la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin